Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

La ttt-ejo de Gardisto       El Lloc web de Gardisto

Rainer Maria Rilke  "La Kanto de Amo kaj Morto de la Standardisto Kristoforo Rilke"

elgermanigo de Ramon Rius Santamaria, 2004

 

"... la 24an de novembro de 1663 estis heredigita al Oto von Rilke de Langenau Gränitz kaj Ziegra en Linda la parto postlasita de lia frato Kristoforo, mortinta en Hungario, sed li devis akcepti subskribi kompromison, laŭ kiu la heredigo fariĝus nula kaj malvalida okaze, ke lia frato Kristoforo (kiu laŭ la apudmetita mortatesto estis mortinta kiel standardisto en la kompanio de la barono von Pirovano de la imperiestra aŭstria Hejstera regimento surĉevale...) revenus..."

Rajdi, rajdi, rajdi, tra la tago, tra la nokto, tra la tago. Rajdi, rajdi, rajdi.

Kaj la spirito tiel laciĝis kaj la sopirado tiom grandiĝis. Ne estas pliaj montoj, apenaŭ unu arbo. Nenio kuraĝas sin stari. Fremdaj kabanoj sojfe kaŭriĝas apud marĉaj putoj. Nenie unu turo. Kaj ĉiam la sama bildo. Du okuloj estas troe. Nur dum la nokto iam kaj iam oni kredas koni la vojon. Eble ni nokte refaras tiun vojpeceton, kiun sub la fremda suno ni gajnis laciĝe. La vestaĵoj de la virinoj lante brilas en la verdaĵo. Kaj nun ni rajdas malrapide. Devas esti la aŭtuno. Almenaŭ tie, kie malgajaj virinoj scias pri ni.

Von Langenau skuas sin sur la selo kaj diras: "sinjoro markezo..."Lia najbaro, la fajna franceto parolis kaj ridis dum tri tagoj. Nun li scias nenion plian. Li estas kvazaŭ infano, kiu volus dormi. Polvo restas sur lia fajna, blanka, pinta kolumo. Li ne rimarkas ĝin. Li velkas iom post iom sur sia satena selo. Sed Von Langenau ridas kaj diras: "Vi havas strangajn okulojn, sinjoro markezo. Certe, vi aspektas via patrino. Tiam la etulo refloras kaj senpolvigas sian kolumon kaj estas kiel nova.

Iu rakontas pri sia patrino. Germano, memevidente. Laŭte kaj iom post iom li lokas siajn vortojn. Kiel fraŭlino kolektanta florojn, pripense, floron post floro provas kaj ne scias tion kio iĝos de la tuto. Tiel li kunigas siajn vortojn. Pro plezuro? Pro aflikto? Ĉiuj aŭskultas. Eĉ la sputado ĉesas. Ĉar ili estas dignaj sinjoroj, kiuj scias tion kio decas al ili. Kaj tiu kiu ne scipovas la germanan en la aro komprenas subite, sentas izolitajn vortojn: "vespero"... "estis infano".

Tiam ĉiuj estas proksimaj unuj al la aliaj, ĉi sinjoroj, kiuj venas el Francio kaj el Nederlando, el la Karintiaj valoj, el la Bohemaj kasteloj kaj de apud imperiestro Leopoldo. Ĉar tion kion unu rakontas la ceteraj ankaŭ travivis kaj ĝuste same. Kvazaŭ nur estus unu patrino...

Tiel oni antaŭen rajdas vespere, en iu vespero. Oni silentas denove, sed oni kunhavas klarajn vortojn. Tiam la markezo elhelmiĝas. Lia malhela hararo estas milda kaj kiam li klinas la kapon, ĝi falas ine sur lian nukon. Nun rekonas ankaŭ von Langenau: Malproksime leviĝas io en la rebrilo, io svelta, malhela. Ununura kolono, duonfalinta. Kaj kiam ili lante preterpasas, poste, li ekpensas, ke tio estis madono.

Gardofajro. Oni ĉirkaŭsidas kaj atendas. Atendas, ke oni kantu. Sed oni estas tiel laca. La ruĝa lumo estas peza. Ĝi kuŝas sur la polvaj ŝuoj. Ĝi glitas ĝis la genuoj, troviĝas en la krucitaj manoj. Ĝi ne havas flugilojn. La vizaĝoj malhelas. Tamen la okuloj de la franceto brilas kun propra lumo. Li kisis rozeton, kaj ĝi povas plu velki en lia brusto. Von Langenau tion vidis, ĉar li ne povas dormi. Li pensas: mi havas neniun rozon, neniun. Tiam li kantas. Kaj tio estas antikva kanto malgaja, kiun hejme la fraŭlinoj de la agroj kantas. Aŭtune, kiam la rikoltoj atingas sian finon.

La eta markezo diras: "vi estas tre juna, sinjoro?" Kaj Von Langenau, duonaflikte kaj duondefie. "dekok". Tiam ili silentas. Poste demandas la franco: "Ĉu vi ankaŭ havas fianĉinon en la patrujo, juna sinjoro?" "Vi?" respondas Von Langenau. "Ŝi estas blonda kiel vi". Kaj ili denove silentas, ĝis la germano ekkrias: "Sed, diable, kial vi sidas do sursele kaj rajdas tra ĉi tiu venena tero post turkaj hundoj?" La markezo ridas. "Por reveni". Kaj Von Langenau tristiĝas. Li pensas pri blonda fraŭlino, kun kiu li ludis. Malicaj ludoj. Kaj li volus esti hejme, nur por unu momento, nur la necesan tempon por diri ĉi tiujn vortojn: "Magdalena, -pardonu ke mi ĉiam estis tiel!" Kiel -estis? pensas la juna sinjoro. -Kaj ili estas for.

Unufoje, matene, ĉeestas rajdanto, kaj poste du, tri, kvar. Tute en fero, grandaj. Tiam mil malantaŭe. La armeo. Oni devas disiĝi. "Revenu feliĉe hejmen, sinjoro markezo-". "Virgulino Maria gardu vin, juna sinjoro". Kaj ili ne povas disiri. Ili estas amikoj subite, fratoj. Ili reciproke havas pliajn aferojn por konfidi"; ĉar ili jam scias tiom unu de la alia. Ili hezitas. Kaj estas hasto kaj huffrapoj ĉirkaŭ ili. Tiam la markezo demetas la grandan dekstran ganton. Eligas la rozeton kaj prenas petalon. Kvazaŭ li rompus hostion. "Ĉi tio protektos vin. Bonan vojaĝon!". Von Langenau gapas. Li longe rigardas la francon. Poste enŝovas la fremdan petalon sub la brustvesteton. Kaj li stariĝas kaj falas sur la ondojn de sia koro. Kornovoko. Li rajdas al la armeo, la juna sinjoro. Li malgaje ridas: lin protektas fremda virino.

Iam, tra la sekvantaro. Sakroj, koloroj, ridoj-: pri tio la tero miras. Kure venas buntaj buboj. Kvereloj kaj krioj. Venas ĉiesulinoj kun purpuraj ĉapeloj sur ŝveba hararo. Okulsignoj. Venas vasaloj, nigraferaj kiel la vaga nokto. Kaptas la ĉiesulinojn tiel volupte, ke ili ŝiras al ili la vestojn. Premas ilin kontraŭ la tamburorando. Kaj pro la sovaĝa kontraŭstaro de hastaj manoj la tamburoj vekiĝas, kiel en sonĝo ili rulas, rulas. Kaj vespere ili etendas al ĝi lanternojn, strangajn: Vino, brilanta sur feraj hufoj. Vino? Aŭ sango? Kiu povas distingi?


Fine antaŭ Spork. Apud sia blanka ĉevalo staras la grafo. Lia longa hararo havas la brilon de la fero. Von Langenau ne demandis. Li rekonas la generalon, eksaltas de la ĉevalo kaj klinas sin en polva nubo. Li portas skribaĵon, kiu devas rekomendi lin ĉe la grafo. Sed ĉi tiu komandas: "Legu al mi la papereron!". Kaj liaj lipoj ne moviĝis. Li ne bezonas ilin por tio, ili estas sufiĉe bonaj ĝuste por sakri. La ceteron diras lia dekstra mano. Punkto. Kaj oni konstatas tion. La juna sinjoro jam delonge finis. Li jam ne scias, kie li estas. Spork antaŭ ĉio. Eĉ la ĉielo estas for. Tiam Spork diras, la granda generalo: "Standardisto". Kaj multe estas. 

La kompanio estas trans Raab. Von Langenau antaŭen rajdas, sola. Ebenaĵo. Vespero. La tenilo de la selo brilas tra la polvo. Kaj tiam leviĝas la luno. Li vidas ĝin sur siaj manoj.

Li sonĝas
Sed io vokas lin.
Vokas, vokas
Ŝiras al li la sonĝon
Estas nenia noktuo. Mizerikordo:
La nura arbo
vokas lin:
Viro!
Kaj li rigardas: klinas sin, klinas sin
la korpo laŭ la arbo, kaj juna virino,
sanga kaj nuda altiras lin: malligu min!

kaj li desaltas en la nigran verdaĵon
kaj tranĉas la varmajn ŝnurojn
kaj vidas ŝiajn okulojn brili
kaj ŝiajn dentojn mordi.

Ĉu ŝi ridas?
Timigas lin.
Kaj li residas sur la ĉevalo
kaj rapidas en la nokto. Sangajn ŝnurojn li premas en la pugno.

Von Langenau skribas leteron, tute enpensigita. Iom post iom li farbas kun grandaj, solenaj, rektaj literoj:
Mia bona patrino,
Fieru: mi portas la standardon
Estu sen zorgoj: mi portas la standardon,
Amu min: mi portas la standardon
Poste li metas la leteron en la brustvesteton, en la plej sekretan ujon, apud la rozpetalo. Kaj pensas: tiel ĝi baldaŭ parfumos. Kaj pensas: eble iam trovos ĝin iu... kaj pensas...; ĉar la malamiko estas proksima.

Ili rajdas sur mortigitan kamparanon. Li havas la okulojn tute malfermitaj kaj io spegulas sin tra ili; neniu ĉielo. Poste hurlas hundoj. Aperas vilaĝo, finfine. Kaj super la kabanoj staras ŝtona kastelo. Oni etendas al ili la larĝan ponton. La pordego grandiĝas. Laŭte bonvenigas la korno. Aŭskultu: frakaso, bruo kaj hundohurloj! Henado en la korto, huffrapoj kaj vokoj.

Ripozo! Iam esti gasto. Ne ĉiam nutri la proprajn dezirojn per povraj manĝaĵoj. Ne ĉiam malamike kapti ĉion de aliaj. Unufoje lasi, ke ĉio okazu kaj scii, ke tio kio okazas bonas. Ankaŭ la spirito iam devas malstreĉiĝi kaj kovri sin per silkaj kovriloj. Ne ĉiam esti soldato. Unufoje porti la buklojn lozaj kaj la kolumon larĝe malfermita kaj sidi sur silkaj seĝoj kaj ĝis la fingropintoj tiel esti kiel post bano. Kaj denove scii tion, kio virinoj estas. Kaj kiel la blankaj faras kaj kiel la bluaj estas; kiajn manojn ili havas, kiel kantas iliaj ridoj, kiam blondaj knaboj portas la belajn platojn, ŝargitajn per molaj fruktoj.

Kiel noktomanĝo komencis. Kaj fariĝis festo, oni ne scias preskaŭ kiel. La altaj flamoj tremas, la voĉoj volas, konfuzaj kantoj tintis sur vitroj kaj briloj, kaj fine de la maturaj taktoj: ekestis la danco. Kaj sorĉis ĉiujn. Estis ondado en la salonoj, renkontiĝo kaj elektiĝo, adiaŭo kaj ricevo, brilplezuro kaj lumblindigo kaj enluliĝo en somerajn brizojn kiuj estas en la vestaĵoj de la varmaj virinoj.

La horo de malhela vino kaj de mil rozoj haste kuras en la sonĝon de la nokto.

Kaj unu staras kaj gapas en ĉi tiu splendo. Kaj li estas tia, ke li atendas, ke li vekiĝu. Ĉar nur en sonĝoj oni vidas tiajn paradojn kaj tiajn festenojn de tiaj virinoj: lia plej malgranda gesto estas faldo falanta en brokaton. Ili konstruas horojn de arĝentaj interparoladoj, kaj kelkfoje ili levas la manojn tiel-, ke vi dirus, ke ili ie, kie vi ne atingas- tranĉas mildajn rozojn, kiujn vi ne vidas. Kaj tiam vi sonĝas: esti beligita per ili kaj alimaniere esti feliĉa kaj meriti kronon por via frunto, kiu estas sena.

Unu, kiu portas blankan silkon, rekonas, ke li ne povas vekiĝi; ĉar li estas vekita kaj perpleksa je la realo. Tiel li fuĝas en la sonĝon kaj staras en la parko, sola en la nigra parko. Kaj la festo estas for. Kaj la lumo mensogas. Kaj la nokto estas proksima al li kaj friska. Kaj li demandas al virino, kiu klinas sin al li:

Ĉu vi estas la nokto?
Ŝi ridas.
Kaj tiam li hontas pro sia blanka vesto.
Kaj volus esti for kaj sola kaj armita.
Tute armita.

Ĉu vi forgesis, ke vi estas mia paĝio por ĉi tiu tago? Ĉu vi forlasas min? Kien vi iras? Via blanka vestaĵo donas al mi rajton de vi...

Ĉu vi sopiras vian krudan uniformon?

Ĉu vi malvarmas? Ĉu vi sopiras hejmon?

La grafino ridas.

Ne. Sed tio estas, ĉar la infaneco falis al li de la ŝultroj, tiu mola malhela vestaĵo. Kiu deprenis ĝin? "vi?" li demandas kun voĉo, kiun li ankoraŭ neniam aŭdis. "Vi!" Kaj nun nenio kovras lin. Kaj li estas nuda kiel sanktulo. Hela kaj svelta.

Iom post iom mallumiĝas la kastelo. Ĉiuj estas pezaj: lacaj aŭ enamigitaj aŭ ebriaj. Post tiom da malplenaj, longaj noktoj de kampanjo: litoj. Larĝaj kverkaj litoj. Tie oni enlitiĝas malsame ol en la mizeraj sulkoj de la vojo, kiuj, kiam oni volas dormi, fariĝas tomboj.

Dio mia, kiel Ci volas!
La preĝoj lite estas pli kurtaj.
Sed pli intimaj.

La turĉambro estas malhela. Sed ili lumigas siajn vizaĝojn per siaj ridoj. Ili palpas antaŭ si kvazaŭ blinduloj kaj trovas la alian kvazaŭ pordon. Preskaŭ kvazaŭ infanoj, kiuj ektimas pro la nokto, ĵetas sin unu sur la alian. Kaj ili tamen ne timas. Estas nenio kontraŭ ili: nenia hieraŭo, nenia morgaŭo, ĉar la tempo disfalis. Kaj ili floras de siaj ruinoj.

Li ne demandas: "via edzo?"
Ŝi ne demandas: "via nomo?"

Ili trovis reciproke, por esti nova speco.

Ili donos al si cent novajn nomojn kaj deprenos ilin reciproke, lante, kiel oni deprenas orelringon.

En la antaŭsalono sur seĝo pendas la brustvesteto, la balteo kaj la mantelo de Von Langenau. Liaj gantoj kuŝas sur la planko. Lia standardo staras apogita sur la fenestrokruco. Ĝi estas nigra kaj svelta. Ekstere impetas ŝtormo en la ĉielo kaj dispecigas la nokton, blankaj kaj nigraj pecoj. La lunbrilo preterpasas kiel longa fulmo, kaj la senmova standardo havas maltrankvilajn ombrojn. Ĝi sonĝas.

Estis fenestro malfermita? Estas la ŝtormo en la domo? Kiu batas la pordojn? Kiu trairas la ĉambrojn? -lasu. Kiu ajn estu. Li ne trovos la turĉambron. Kvazaŭ post cent pordoj estus ĉi tiu sonĝo kiun du homoj kunhavas, kiel la patrinon aŭ la morton. 

Ĉu estas mateno? Kia suno leviĝas? Kiel granda estas la suno. Ĉu tio estas birdoj? Iliaj voĉoj estas ĉie. Ĉio estas hela, sed ne estas tago. Ĉio estas laŭta, sed ne estas birdovoĉoj. Tio estas la traboj, kiuj brilas. Tio estas la fenestroj, kiuj krias. Kaj ili krias ruĝaj al la malamikoj, kiuj estas ekstere sur la trema tero, krias: bruligo. Kaj kun ŝirita sonĝo sur la vizaĝo ili ĉiuj rapidas, duone feraj, duone nudaj, de ĉambro al ĉambro, de parto al parto kaj serĉas la ŝtuparon. Kaj senspire balbutas kornoj en la korto: formaciu, formaciu! Kaj rulantaj tamburoj.

Sed la standardo ne estas tie.
Voko: standardisto!
Furiozaj ĉevaloj, preĝoj, krioj,
Sakroj: Standardisto!
Fero sur feron, ordono kaj averto;
Kalmo: Standardisto!
Kaj ankoraŭfoje: Standardisto!
Kaj foren kun la fulma rajdantaro

Sed la standardo ne estas tie.

Li kuras haste tra flamaj irejoj, tra brulaj pordoj kiuj ĉirkaŭpremas lin, tra ŝtuparoj, kiuj bruligas lin. Li eliras el la furioza konstruaĵo. En siaj brakoj li portas la standardon, kvazaŭ blankan, svenintan virinon. Kaj li trovas ĉevalon, kaj estas kiel krio: super ĉio kaj antaŭ ĉio, ankaŭ sur la siaj. Kaj tiam reaperas la standardo kaj neniam estis tiel reĝa; kaj nun ĉiuj vidas ĝin, fore antaŭe, kaj rekonas la helan, senhelman viron kaj rekonas la standardon... Sed jen ĝi ekbrilas, ĵetas sin antaŭen kaj iĝas granda kaj ruĝa... 

Tiam brulas lia standardo meze de la malamiko, kaj ili ĵetas sin sur ĝin.

Von Langenau enprofundiĝis en la malamikaron, sed tute sola. La timo faris ĉirkaŭ li rondan spacon, kaj li eltenas, meze, sub sia forbrulanta standardo. Malrapide, preskaŭ pripensa, li ĉirkaŭrigardas. Antaŭ li estas fremda kaj bunta. Ĝardenoj -li pensas kaj ridas. Sed tiam li sentas, ke okuloj tenas sin sur li, kaj rekonas homojn kaj scias, ke ili estas la paganaj hundoj-: kaj ĵetas sian ĉevalon antaŭen. Sed, kiam ĉio fermiĝas ĉirkaŭ li, estas denove ĝardenoj, kaj la dekses kurbaj sabroj, kiuj saltas sur lin, ekbrilon post ekbrilo, estas festo. Ridanta artakvaĵo.

La brustvesteto brulis en la kastelo, kaj la letero kaj la rozpetalo de fremda virino. La sekvan printempon (ĝi venis trista kaj frida) kuriero de la barono von Pirovano malrapide rajdis al Langenau. Tie li vidis plori maljunan virinon. 

Ĉefpaĝen