La ttt-ejo de Gardisto El Lloc web de Gardisto
Franĉesko Petrarka, poemaro
I
Vi, kiuj’n disaj rimoj’l sonon ĉêstas
de la sopir’ per kiuj mia koro
nutriĝis en unua foresploro,
kiam aliis part’ el kiu mi estas,
pro l’ varistila ploro kaj rezono
inter la van’ esperoj kaj doloro,
kie ajn estos iu kun amoro,
certu al mi kompato kaj pardono.
Sed nun videblas ke por ĉiu urbano
Mi estis onidiro ofte, kaj senpare,
Pro kio ‘l honto multe min ĉagrenas,
Kaj estas honto la frukto de l’ vano,
Kaj la pentado kaj kompreni klare
Ke la mond’ plaĉa kurtan revon tenas.
II
Por far’ el sia venĝo graciaĵon
Kaj puni mil ofendojn unutage
Amor’ kaŝprenis arkon kaj persage
Min vundis kiel hom’ atendint’ aĵon
Mia kuraĝ’ eniris fortikaĵon,
La koron, kaj l’okuloj kontraŭage
Kiam min tuŝis frapo mort’ reage
En parto disiginta ĉi’ pafaĵon
Tial al ĝi, konfuza pro l’alsalto,
Estis nek fortikeco nek la spaco
Por en la malfeliĉo pren’ armilojn
Aŭ sin direkt’ al la lacigant’ alto
Por resaniĝi de tiu malpaco
Kie mi povus nun retrov’ helpilojn.
Traduko de Ramon Rius, 2003