La ttt-ejo de Gardisto El Lloc web de Gardisto
Fragmento de Pro Ligario de Cicerono:
"Novan
krimon, Gajo Cezaro, kaj antaŭ ĉi tiu tago neaŭditan, mia parenco
Kvinto Tubero denuncis ĉe vi. Li diris, ke Kvinto Ligario estis en Afriko,
kaj tion Gajo Panso, viro de elstara karaktero, fida eble de la amikeco, kiu
estas inter vi, kuraĝis konfesi. Tiel mi ne scias kien turni min. Mi venis
preta -ĉar vi povis scii nek per vi nek aliloke povis aŭdi tion-
trouzi vian nescion por la savo de mizerulo. Sed tial, ke la diligento de la
adversulo malkaŝis tion, kio restis kaŝita, agnoskendas tiu ĉi
fakto, mi opinias, precipe ĉar mia kunulo Panso igis, ke la afero ne estu
netuŝita, preterlasante ĉian diskutadon, la tuta parolado direktendas
al via mizerikordo, per kiu multaj estis savitaj, kiam ili akiris de vi ne la
kulpoliberon, sed la pardonon de sia eraro. Vi havas, do, Tubero, tion, kion
akuzisto pleje deziras, konfesanta akuzito, sed konfesanta, ke li estis en la
sama partio kiel vi, en la sama kiel viro tute laŭdinda, via patro. Tiel
necesas ke vi konfesu unue pri via delikto antaŭ ol riproĉi Ligarion
pri io ajn.
Efektive, Kvinto Ligario, kiam estis nula indico pri milito, foriris kiel legato de Gajo Konsidio al Afriko, en kiu legacio por la civitanoj kaj por la aliancanoj tiel bone kondutis, ke, Konsidio eksiĝinte pri la posteno ne povintus kontentigi la homojn, se alian nomumintus por regi la provincon. Tiel Ligario, pro tio ke sia malakcepto restis vana, devis nevolonte alpreni la provincon".
Traduko de Ramon Rius, 2003.