Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

La ttt-ejo de Gardisto       El Lloc web de Gardisto

UNUA PARTO DE LA INĜENIA DONKIĤOTO DE LA MANĈO

Unua ĉapitro

Temanta pri la kondiĉoj kaj sinteno de la fama hidalgo Donkiĥoto de la Manĉo

En vilaĝo de la Manĉo, kies nomon mi ne volas rememori, ne antaŭlonge loĝis hidalgo kun lanco en armilŝranko, leda ŝildo, maldika ĉevalaĉo kaj kurhundo. Poto pli plena de bovaĵo ol de ŝafaĵo, salita viando preskaŭ ĉiunokte, funebraj kaj mornaj plendoj la sabatojn, lentoj la vendredojn, iu aldona kolombido la dimanĉojn konsumis la trionon de lia havaĵo; la malriĉiganta cetero estis drapa kazako, veluraj kulotoj por la festoj, kun pantofloj faritaj el la sama ŝtofo, kaj dum la nefestaj tagoj li regalis sin per fajna velurecaĵo. Li tenis siahejme dommastrinon ne aĝantan pli ol kvardek, kaj nevinon ne atingintan dudek, kaj multutilan junulon, kiu jen selis la ĉevalaĉon jen prenis la branĉtondilon. La aĝo de nia hidalgo proksimumis kvindek jarojn; li estis pri la kompleksio fortika, maldika pri la korpo, magrega pri la vizaĝo, granda fruvekiĝanto kaj ĉasamatoro. Oni diras ke li havis la kromnomon Kiĥada, aŭ Kesada, ĉar rilate al tio estas iu malsamo en la aŭtoroj skribintaj pri ĉi tiu afero, kvankam oni povas kompreni per verŝajnaj konjektoj ke li nomiĝis Keĥana. Sed tio ne multe gravas por nia fabelo: sufiĉas ke en la rakonto oni ne deturniĝu de la vero.

Estas do sciende ke ĉi tiu supredirita hidalgo, la momentojn kiam li restis senlabora -tio estas la plimulto de la jaro-, donis sin al la legado de kavaliraj libroj kun tiom da inklino kaj ŝato ke li preskaŭ tute forgesis la praktikadon de la ĉaso kaj tiel antaŭeniris lia scivolemo kaj frenezo ke li vendis multajn agrobuŝelojn por aĉeti kavalirajn librojn kaj tiel li portis hejmen ĉiom kiom al li disponeblis. Kaj antaŭ ĉiuj li pleje ŝatis tiujn, kiujn la fama Feliciano de Silva verkis, ĉar la klareco de lia prozo kaj liaj implikitaj rezonoj ŝajnis al li mirindaĵo, kaj des pli kiam li legis tiujn flatadojn kaj defileterojn, kie en pluraj partoj tekstis: "La kialo de la senkialeco kiun al mia kialo oni faras, tiamaniere mian kialon malfortigas, ke ne senkiale mi plendas pri via beleco". Kaj ankaŭ kiam li legis: "... la altaj ĉieloj kiuj fortigas vin per via dieco die kun la steloj, kaj meritigas vin pri la merito kiun meritas via grandeco".

Per tiaj rezonadoj la povra kavaliro perdis la kapon kaj klopodis kompreni kaj eltiri ilian sencon, kion ne kapablus fari eĉ Aristotelo se li reviviĝus nur por tio.

Traduko de Gardisto, 2003.

Ĉefpaĝen