Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
   

 

llibres en esperanto, libroj en esperanto, books in esperanto, Bücher auf Esperanto, libros en esperanto, livres en espéranto,  libri in esperanto, esperanto liburuak...
 

Hejmo | Novaĵoj | Kontakto | Help!

   
   

Bonvenon, estimata leganto:

En HEL-IKSO esperantaj-eldonoj oni povas elŝuti kaj legi elektronikajn e-librojn. Ĉiuj artikoloj pri lingvistiko, literaturo kaj iloj por lerni la internacian lingvon, kiujn liveris la Lingva-klubo de Barcelono kaj la Jaena Esperanta Asocio, troviĝas ĉi tie,  inter aliaj, kiuj estos memstare aldonitaj.Nia nura celo societa tute bonfara kaj nelukra estas publikigi homsciencajn tekstojn en esperanto: literaturo, lingvistiko, filozofio, sociologio, historio kaj juro.

Bonvolu libere kaj senkoste elekti viajn legotajn dokumentojn. Por malfermi la dokumentojn oni nepre bezonas legilon kiel Acrobat Reader. Bonan legadon!

Nia lasta libro:

"La Dua Hispana Respubliko" estas eksterordinara strebo por resumi historiajn faktojn en malmultaj paĝoj, kion nur povas fari tiu, kiu bone konas materion. Jen Pablo Foche donas al la Esperantio bonegan resumon de tiu kerna periodo de la hispana historio: eventoj, partioj, fortekvilibroj, kial kaj kiel. Nepre Legenda. 60 paĝoj. Jaeno 2004. Serio: historio, n-ro 1

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĉiuj niaj libroj:

Rekte legu alklakante la ligojn per la maldekstra butono de la muso, elŝutu alklakante la ligojn per la dekstra butono kaj elektante "konservi ligan enhavon".

 

"La kanto de amo kaj morto de la standardisto Kristoforo Rilke", R. M. Rilke: Esprimiva  prozpoemo de la germana poeto Rainer Maria Rilke, kiu jam montris sian estontan poezian voĉon en ĉi tiu junaĝa verko. Tute leginda. 12 paĝoj. Traduko de Ramon Rius. Barcelono 2004. Serio: Literaturo, n-ro 1.

"Gramàtica elemental de la llengua esperanto", Ramon Rius: aquest document conté una descripció elemental de la llengua esperanto. Ideal per a catalans que volen entrar en el sistema de l'esperanto amb un coneixement zero. 23 paĝoj. Barcelono 2004. Serio: lingvistiko, n-ro 2.

"Lingvaj artikoloj: kolekto", diversaj aŭtoroj: Oni kolektas en ĉi tiu libro la prilingvajn artikolojn, kiuj aperis en la ttt-paĝoj de la Lingva-Klubo de Barcelono. Kurioza tre eble por multaj. 38 paĝoj. Barcelono 2004. Serio: lingvistiko, n-ro 1.

"Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj gefiloj" Enkonduko al la verkoj de Bertolt Brecht: en ĉi tiu eseeto Ramon Rius enkondukas la eblajn legantojn en la teatran teorion de la germana verkisto Bertolt Brecht. Kio estas fremdigo? Kiel la prezentoj povas ŝanĝi la sencon de teksto? Legu ĉi tiun dokumenton, kaj vi ekscios. 22 paĝoj. Barcelono 2004. Serio: literaturo, n-ro 2.  

 

 
         

                                                                     


Administras ĉi tiujn paĝojn Ramon Rius i Santamaria, babileje "Gardisto", el la respublikema kaj esperantema Katalunio,  kunlabore kun Jaena Esperanto Asocio, kiu subtenas kaj instigas la entreprenon. Oni observas kopirajtojn kaj citrajtojn. Niaj libroj respektas la konvenciojn, do, vi  kiu legis, se vi volas uzi same citu, tiel estu.

Barcelona-Jaen 2003-2004