Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o, sed dua eldono aperis ĉe Japana Esperanta Libro-kooperativo kaj aĉeteblas tie aŭ ĉe UEA, FEL k.a.

Sten Johansson:

LA KRIMO DE KATRINA
Facila rakonto

El facil-lega serio de Al-fab-et-o
2001, 36 paĝoj, vinktita.
ISBN 91-89432-06-1
4 EUR (32 SEK)

 "facila, distra, juneca legaĵo"; "ekde la unua vorto la libro fascinas leganton" Kontakto

"sufiĉe amuza!"; "vigla, kun oftaj surprizaj turnoj de la historilinio"; "vere taŭga kaj por memstaraj studantoj de la lingvo kaj kiel lernolibro"; "certe valoras kiel suplemento por hejma legado, kiun ĉiu instruisto de esperanto povas rekomendi al siaj lernantoj" Literatura Foiro

"tre rekomendinda libro!" La Hirundo

"bona kaj uzinda por lernantoj kaj lernigantoj" Monato

"Sten Johansson prenas sian celgrupon serioze. La libreto havu multe da komencantaj kaj ankaŭ spertaj legantoj." La Ondo de Esperanto

Ĉi tiu rakonto en facila Esperanto konvenas por tiu, kiu scias la plej bazan vortaron kaj gramatikon. La tuta rakonto estas verkita en facila lingvaĵo, sed plej facila ĝi estas en la komencaj ĉapitroj.

Post ĉiu ĉapitro sekvas klarigoj de kelkaj vortoj.

La libreto ne estas lernolibro, sed prezentas facilan legaĵon por ĉiu, kiu volas uzi siajn akiritajn sciojn de Esperanto por legi distran rakonton.

Por mendi la libron, jen MENDILO

Legu teknikajn detalojn pri la facil-legaj verkoj pri Katrina (por instruantoj k.a.)