(religio kiu disvastigas esperanton estas denuncata pro ne-legxaj agoj)
Pro tio ke la esperanto-movado en Brazilo ne estas suficxe laika, finfine la vorto esperanto jam estas publike (mis)ligita al religio "LBV - Legio de Bona Volo".
Sub la titolo: "La temploj de LBV, tiel ricxaj, sed tiel malplenaj" la gazeto "O Estado de S. Paulo" unu el la plej cxefaj de Brazilo la unuan de aprilo 2001 informas ke LBV kontrauxstaras al aborto kaj disvastigas ESPERANTON kaj klarigas ke LBV estas nuntempe denuncata pro sxtel-kasxo de impostoj kaj devojigxo de mono cele al la posxoj de gxia prezidento Paiva
Neto. Paiva Neto vivas lukse per salajro de 13 mil realoj kiam multaj brazilanoj ne gajnas pli ol 150 realojn. Li havas kelkajn komfortajn domojn tra la lando kaj LBV estas posedanto (laux alia gazeto) de latifundo (granda neproduktatanta bieno) , kiam aliflanke cxiuj scias pri la dramo de la senteruloj.
La religia brancxo de LBV estas la tiel nomata "Religio de Dio". La estro Paiva Neto mem klarigas ke" la religia ceremoniaro de LBV estas simila al spiritisma kunsido". Unu el la "revelacioj" de LBV estas la spiritismo de Alan Kardec laux Paiva Neto.
En la LBV-ceremonioj estas legata la "Patro Nia" en psikografia versio de
la mediumo Chico Xavier. Laux sociologino Regina Novaes, LBV estas "evangelia spiritismo".
Esperanto estas finfine do, konata de la gxenerala publiko per la grandaj amaskomunikiloj laux la plej malbona maniero.
La gazeto "O Estado" ne mensogis pri la faktoj.
(La problemo estas ke -gxenerale- brazilaj esperantistoj, insistas havi intimajn kontaktojn kun religioj)