Karaj Samideanoj,
Mi ne malkonsentas pri viaj eldiroj. Bedaurinde chi jare mi
ne povos partopreni la eventon; eble mi iros, hazarde, se pro bona
sorto shanghighos mian jaran programon (mi estas duagrada lektoro).
Pri BEL, aparte, mi aparte pensas ke la aferoj (ne nur tiu
rilata al la nuna kongreso) povus iri lau aliaj vojoj, pli efikaj,
pli konsekvencaj; bedaurinde ni estas tro fore de Braziljo por povi
atenti kaj influi tiujn aferojn de pli proksime. En la lasta kongreso
de Petrópolis mi iom sentis ke en Braziljo oni kvazau aranghis "kupolon"
kie shirmite de chiuj okuloj sinnutradas kelkaj "movadanoj".
Mi ne pensas ke faktaj movadanoj ne povas au ne devas esti nutrataj
de BEL, tiu, lau mi, fakte devas kaj devus okazi; sed antau tio,
lau mi, estas necese garantii ke la nuna bonhavo de BEL, t.e, la
mono kiun ghi gajnis el bonvola mortinta richulo, estu tauge investita
por ke tiu mono plikresku kaj povu fakte nutrigi multajn kiuj estos
laborantaj efike por la chefa kauzo de la institucio, temanta pri
la disvastigo de Esperanto en nia lando.
Pardonu al mi se mi tro parolis; mi havas multon alian por
diri, lau miaj pensoj. Mi ne volas chagrenighi pri tiuj aferoj de
BEL, sed mi ne povas bari min prezenti jughojn kiuj jam de tempe
farighis en mia
menso. Lau mi nia Esperantismo estas ankorau tro amatora; Mi
pensas ke pro la nuna financa situacio de BEL estas necese kontrakti
profesiajn administrantojn (portugale-executivos). Mi ech povis prezenti
eblajn projektojn, sed pri tio mi jen povos paroli simple se la amikoj
interesighos pri la afero.
Ne haltu vian proteston; se mi iros al Braziljo mi partoprenos vian
aranghon.
Dankon pro la atento,
Ghis revido!
Marcofer